Sveda SEF, dana DEA kaj norvega NEL konsentis aranĝi kongreson kune sur ŝipo la jaron 2018. SEF kaj DEA havos siajn jarkunsidojn sur la ŝipo. La aranĝo estas kaj ekonomie favora kaj nekutima. Krome ĝi okazos je la 100-jara jubileo de la unua skandinava kongreso en Gotenburgo. La ŝipvojaĝo iras inter Kopenhago kaj Oslo kaj la partoprenontoj povas decidi en kiu urbo ili volas komenci la vojaĝon. DEA kaj NEL ofertos ekskursojn kaj/aŭ ĉiĉeronadon en Kopenhago kaj Oslo.